Pri la anonco de al- kaj refluchestempoj che Radio Nordseewelle

[Zum Artikel auf Deutsch]

Ekde la 27a de Junio 2018 Radio Nordseewelle estas dissendata ankau per DAB+ deloke de Bremen kaj tial tere ricevebla ankau en Rechtenfleth.

Che Radio Nordseewelle estas anoncata por unu loko (el dek unu eblaj lokoj) unu al- au refluchestempo prognozita de BSH, nome proksimume chiun duonan horon en jenaj tempointervaloj; bazo estas miaj ghisnunaj auskult-observoj: lunde ghis vendrede de 05:59 ghis 19:59 horo kaj krome sabate kaj dimanche de 09:59 ghis 14:59 horo. Ekzemple en la 1a de Julio 2018 je ch. 10:29 horo estis anoncite, ke en Bensersiel la venonta alflucheso estos je 14:43 horo. 
 
Tamen min interesas nur treege malofte senpere la tiea al- au refluchestempo. Pleje mi shatus scii tion chi por Rechtenfleth (vidu figurajhon 1), kaj, kiel informfonton, mi utiligas por tio ekz. tiun BSH-retejon au — kiam mi havas aliron nek al la interreto nek al la de BSH kalendaro de al- kaj refluchestempoj — tiun Guglo-tabelon. Ghin oni povas kopii kaj utiligi en Google Drive—post laua agordo—ankau sen interretkonekto (cetere ankau por lokoj aliaj, ol Rechtenfleth).

Figurajho 1: Apud la plagho de Rechtenfleth nagheblas en Vezero, kiam la nivelo sufiche altas

Sed kion fari, kiam mi — ekzemple survoje en auto — chion chi ne povas utiligi tuj? Tiam efektive helpas la al- au refluchestempo anoncita de Radio Nordseewelle; char: Surbaze de indikoj en la supre menciita kalendaro (chi-okaze por 2018; p. 69 kaj 110) de al- kaj refluchestempoj oni povas dedukti meznombrajn tempdiferencojn inter a) la al- kaj refluchestempoj de Rechtenfleth kaj b) tiuj de tiu loko, por kiu validas la anonco de Radio Nordseewelle. La rezultoj estas resumitaj en tiu Guglo-tabelo (ghin en tiu chi blogero redonas tabelo 1).

Tabelo 1: Diferencoj de al- kaj refluchestempoj

Ni restu che la supre menciita ekzemplo: Se en Bensersiel la alfluo chesas je 14:43 horo, tiam tio chi estas lau tabelo 1 126 minutojn pli frua, ol en Rechtenfleth. Tie do estas —lautakse — alflucheso je 14:43 horo plus 126 minutoj, do je 16:49 horo. Montras komparo kun la BSH-prognozo por Rechtenfleth (nome 16:54 horo; figurajho 2) jenon: La rezulto de tiu takso estas tro frua je nur kvin minutoj.

Figurajho 2: De BSH prognozo de al- kaj refluchestempoj por Rechtenfleth, alvokita en 2018-07-01

La anonco de al- kaj refluchestempoj che Radio Nordseewelle do nepre povas esti utila almenau por mi, kondiche ke mi estas laubezone enkapiginta la tempodiferencojn rilate Rechtenfleth donatajn en tabelo 1.


Jen pepoj kun “DABplus” (en apo Medium eventuale montrataj ne komplete):


Jen pepoj de mi (en apo Medium eventuale montrataj ne komplete):



Like what you read? Give Westphoenizier a round of applause.

From a quick cheer to a standing ovation, clap to show how much you enjoyed this story.