Pri la vortoj “kamer’o” kaj “kamera’o”

Westphoenizier
Jun 25, 2017 · 3 min read

En Junio 2017 estis en Tvitero diskuto pri la ghusta vorto, por nomi ilon au aparaton, por registri bildojn; jen nur unu pepo el pria serio de pluraj pepoj:

Serioza esplorado je la afero havas, kiel startpunkton, la (inkluzive al ghi).

Fundamento kaj oficialaj aldonoj al ghi: Tie estas nur unu okazo de “’”, nome en la :
kamer’ chambre | chamber | Kammer | камера | komora, komórka.”
(“Kamera’” ne enestas.)

Escepte de eble la rusa vorto neniu el la aliaj kvar etnolingvaj vortoj senpere aludas al la ideo de ilo au aparato, por registri bildojn (chu sinsekvajn chu ne sinsekvajn).

Akademiaj korektoj: Por ekskluzivi eventualajn mistradukojn, oni ankau konsideru, kiel interpret-helpon, la “” (verkon ellaboritan de 1906 ghis 1914). Tie trovighas pri la

  • franca: “kamer| chambre noire.” kaj
  • angla: “kamer| room (dark), camera.”

Evidente (ankau) la supre menciitan ilon au aparaton celas la angla vorto “camera”, precipe char ghi jam en 1889 laue uzighis, kion montras jena siatempa reklam-afisho:

Ankau pruvas uzadon je “camera” en la dirita signifo en 1913, do en la tempospaco de la ellaborado je la “Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro”:
“A chamber, or instrument having a chamber …”
(= “kamero, au aparato havanta kameron …”).

Lingvo-uzo de Zamenhof, por esprimi la ideon de la supre menciita ilo au aparato: Nenio estas trovita.

Vortaroj: Jen registroj pri “kamero” kaj “kamerao” en kelkaj aliaj vortaroj (kronologie):

  1. Liliput-Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Leipzig: Schmidt & Günther (1928):
    kamero Kammer, Kamera”
    (“kamerao” ne enestas)
  2. Langenscheidts Lilliput Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Berlin-Schöneberg: Langenscheidt KG (1959):
    Kamera f kamero, fotilo.”
    (“kamerao” ne enestas)
  3. Langenscheidts Lilliput Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Berlin-Schöneberg: Langenscheidt KG (1959):
    kamero Kammer f; Kamera f.”
    (“kamerao” ne enestas)
  4. Waringhien, G[aston] (chefredaktoro) k. a. Plena ilustrita vortaro de Esperanto. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, presejo: The Blackburn Times, Blackburn (1970):
    Estas registrita kun la sama*)klarigo, kiel en , t. e.: Kiel tria signifo (el tri signifoj) estas registrita
    kamer/o […] 3 = kamerao”.
    Kaj “” estas registrita.
    *)Aldone tekstas pri klarigo 2: "RIM. Z. uzis kamer por signifi krudan loghlokon, ekz. kabanon por porkopashtisto, chelon de malliberulo ktp: evitinda germanismo".

Internacieco (): La vorto “kamero” estas rigardebla kiel internacia, kaj la uzenda formo, nome kun radiko “kamer’” sen “a” radikfine, estas jam Fundamenta.

Formo nova, t. e. radikformo, kiu deflankighas disde la respektiva formo Fundamenta (au oficialigita) kaj al ghi estas uzata sinonime, estas malghusta, krom se prie estas — fare de autoritata centra institucio — tolerdeklaro () au oficialigo ()en estas pli da klarigoj.

Konkrete pri “kamer’” kaj “kamera’” estas evidente du ebloj:

  1. Au la signifo de “” estas ekster la signifokampo “”:
    Tiam indikoj en la supre menciitaj vortaroj estas misaj, interalie jena indiko:
    kamer/o […] 3 = kamerao”
    (vidu supre che 4. en “Vortaroj”).
  2. Au la signifo de “kamera’” estas en la signifokampo de “kamer’”:
    Tiam “kamera’” estas — al “kamer’” — formo nova nek Fundamenta nek oficialigita nek provizita per tolerdeklaro kaj sekve malghusta.

Mia konkludo: Trafas eblo 2; kialo:
Surbaze de la indikoj en la Fundamento (inkluzive la interpret-helpon “Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro”) ne eblas ekskluzivi kun sufiche da certeco tion, ke la signifo de “kamera’” estas en la signifokampo de “kamer’”; tion chi apogas vortaroj.

Kion vi konkludas prie?

— — — — — — — — — —

Jen pepoj de mi (sed ne tre ofte):

|

Westphoenizier

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto

Westphoenizier

Written by

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'

Westphoenizier

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto