Pri miaj Tvitero-enketoj rilate al Amikumu

Amikumu estas apo, por trovi kaj kontakti la chirkau 100 plej proksimajn Amikumu-uzantojn de specifita lingvo. Al la publiko tiu apo estis lanchita la 22an de Aprilo 2017. Komence Amikumu estis uzebla nur por Esperanto, kiel specifita lingvo. De meze de Augusto 2017 la apo estas uzebla ankau por aliaj lingvoj.

En la retejo de la farantoj je Amikumu aperas ankorau (en 2017–10–07) kelkaj citajhoj pri la esper-atendoj rilate al tiu apo (ekzemploj: figurajhoj 1 kaj 2).

Figurajho 1: Tondajho 1 el ekrankopio de https://www.amikumu.com/eo, alvokita en 2017–10–07
Figurajho 2: Tondajho 2 el ekrankopio de https://www.amikumu.com/eo, alvokita en 2017–10–07

Pri la probablo vizagh-al-vizaghe rendevui kun antaue nekonata Esperanto-parolanto sekve de trovado kaj aranghado per Amikumu mi jam Tvitere enketis kaj Medium-e blogis en Junio 2017 — la dirita probablo rezultis kiel 23% (che konfidnivelo de 95%).

Poste mi faris pliajn Tvitero-enketojn rilate al Amikumu. Ilin mi kompilas kaj komentas en la sekvo.

Pri Amikumu kaj la itala

En Esperanto: “Al la uzantoj je Amikumu: Chu vi indikas la italan, kiel unu el viaj lingvoj{demandosigno}” Respond-opcioj: “Jes”; “Ne”
En Esperanto: “Kiom da vizagh-al-vizaghaj renkontighoj, por ekzerci la italan, vi havis pere de Amikumu{demandosigno}”

Vochdonis nur respektive kvin kaj tri homoj! Tiaj nombroj malabundaj rezultis, kvankam en la 7a rango inter la 25 plej popularaj lingvoj che Amikumu estas la itala kun 854 homoj indikanta ghin (stato: 2017–09–29):

Unu hipotezo, por klarigi la malgrandan nombron de vochdonintoj, estas tiu: La komunajho konsistanta el la a) Amikumu-anoj indikantaj la italan kaj b) Tviteranoj estas launombre tiel malgranda, ke mia enketo simple ne estis perceptata de konsiderinde pli, ol manpleno da homoj.

Se tiu chi hipotezo ne trafas, tiam oni povas pridubi, ke— almenau rilate la italan kaj kun la celo renkontighi lingvoekzerce — Amikumu entute taugas. Tion la leganto bonvole komparu ankau kun la esper-atendoj prezentitaj en figurajhoj 1 kaj 2. En la fino de tiu chi blogero mi prezentos similan enketon rilate al la efiko de Amikumu por lingvolernado.

Pri la perceptata shanghigho de la nombro de Amikumu-anoj

Plia enketo (cetere ne rilate al iu specifita lingvo) pridemandas jenon:

Partoprenis dek unu homoj. Unu el ili indikis, ke li ne uzas Amikumu. Okaze de sep el la dek ceteraj estas tiel, ke lau ili la nombro de Amikumu-anoj pli-malpli stagnis en la pasinta monato. La tiurilata probablo — kun konsidero je la statistika certeco (konfidnivelo de 95%) — estas 39%. (La kalkulado estas en tiu Guglo-tabelo, Tabelo 2.)

Koncedite: Temas ne pri objektiva kaj sobra nombrado (por io tia mankas al mi la rimedoj, rajtoj k. s.), sed nur pri percepto subjektiva kaj kvalita flanke de kelkaj uzantoj.

Esperanto-parolantoj troveblaj per Amikumu — en la proksimo

Jena enketo enfokusigas Esperanton kaj la proksimon:

Kompare kun miaj enketoj rilate la italan estas rimarkinde, ke respondis nepre 32 homoj. Okaze de 27 el ili estas tiel, ke minimume unu Esperanto-parolanto uzanta apon Amikumu trovighas en maksimume 50 km da distanco. La tiurilata probablo — kun konsidero je la statistika certeco (konfidnivelo de 95%) — estas 70%. (La kalkulado estas en tiu Guglo-tabelo, Tabelo 3.)

Pri la tujmesaghilo de Amikumu

La antaulasta chi tie prezentata enketo rilatas al tujmesaghiloj — el ili ankau tiu de Amikumu:

Nu, la enketo ja okazis ene de Tvitero, kaj tial ne estas mirige, ke en-Tviteraj komunikadrimedoj atingis la plej multajn vochojn. Tamen iom surprizas min (cetere pozitive), ke Amikumu superas Vacapon.

Pri firmigho au pligrandigho je lingvoposedo per Amikumu

La lasta chi tie prezentata enketo pridemandas la efikon de Amikumu al la posedo je fremdaj lingvoj:

Partoprenis nur dek homoj. Se oni tamen volas — nu, eble iom audace — konkludi ion el tiu enketo, tiam proponighas du aferoj:

  1. Kvin el dek spertis entute minimume unu renkontighon aranghitan per Amikumu. Kun konsidero je la statistika fidindeco (konfidnivelo de 95%) la probablo por tio estas 22%. (La kalkulado estas en tiu Guglo-tabelo, Tabelo 4.) Interese: Tiu chi rezulto estas tre simila al tiu ricevita en Junio 2017 rilate al nur Esperanto, nome 23%.
  2. Okaze de nau el dek estas tiel, ke ilia posedo je ajna lingvo nek firmighis nek pligrandighis per Amikumu-renkontigho(j): Au ne estis almenau unu tia renkontigho au — se tia(j) estis — per tio chi nek firmighis nek pligrandighis lingvoposedo. Kun konsidero je la statistika fidindeco (konfidnivelo de 95%) la probablo por tia ne-efikeco estas 61%. (La kalkulado estas en tiu Guglo-tabelo, Tabelo 5.)

Efektive okaze de mi estis — chirkau 14 jarojn antau Amikumu — tiel, ke fluecon en mia parolado de Esperanto mi atingis ene de kelkaj monatoj chefe per helpo de a) preskau chiutagaj pervochaj PalTalk- kaj Skajp-konversacioj kaj krome b) preskau chiusemajnaj lokaj vizagh-al-vizaghaj renkontighoj aranghitaj per retposhto kaj telefonado.

Nu, chiuokaze almenau unu bona afero estighis por mi sekve de la Amikumu-furoro — jen ghi:

;-)

— — — — —

Jen pepoj pri Amikumu aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

Jen pepoj de mi aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

— — — — —

Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

One clap, two clap, three clap, forty?

By clapping more or less, you can signal to us which stories really stand out.