Pri radioprogramoj de Germanujo riceveblaj en la malsupr-Vezera regiono tere nur per DAB+

[Zum Artikel auf Deutsch]

DAB+ signifas ciferecan aud-radiofonion kaj estas normo pri ciferecaj teraj sendado kaj ricevado de aud-radiofonio. Mi memorigas, ke chi-kuntekste “tere” signifas, ke la ricevado okazas nek per-elsendflue nek per-satelite nek per-kable. Koncerne Germanujon legeblas pri DAB+, ke tutlande kaj regione ghi prezentas pli da elektebloj kaj novajn ofertojn por la persona gusto. La trafecon de tiuj chi asertoj mi iom esploras en la sekvo. Unue interesas tio, kiuj radioprogramoj de Germanujo riceveblas tere nur per DAB+en la malsupr-Vezera regiono. La respondon donas tabelo 1.

Tabelo 1: Radioprogramoj de Germanujo riceveblaj en la malsupr-Vezera regiono tere nur per DAB+ (stato: 2019-01-01); *) COSMO kaj Radio Roland tere riceveblas ankau per FM, sed chi-voje oportune nur en la urbo Bremeno kaj — okaze de COSMO — ankau en la urbo Bremerhaven

El la radioprogramoj, en kies fokuso ne estas religio kaj ankau ne nepre muziko, pluson prezentas Dokumente und Debatten kaj NDR Info Spezial, char per ili estas tere riceveblaj ekskluzive per DAB+ekz. marveterraportoj, parlamentaj debatoj, viva sportraportado, televidaj diskutrondoj kaj ARD-Infonacht.

Kaj jen pri radioprogramoj, en kies fokuso estas muziko: Por mi NDR Blue efektive estas pluso kompare kun la radioprogramoj tere riceveblaj nur per FM, char: NDR Blue prezentas iel rimarkeblan kvanton de alternativa rokmuziko (pleje mi nomas tion simple “indirok’”). Probleme estas, ke NDR Blue disaudigas muzikpecojn eventuale plachajn al mi esence nur de la 6a ghis 10a (sabate, dimanche: ghis la 13a) kaj de la 17a ghis 20a (vendrede, sabate, dimanche: de la 15a ghis 20a horo; aldonighas iuj tagoj, kiam ankau de la 0a ghis 2a kaj 13a ghis 15a horo estas ofte muziko placha al mi). Por la mankantaj tempospacoj indirok-shatanto, kiel mi, bezonas alian radioprogramon.

Kredeble Deutschlandfunk Nova estas la plej tauga kandidato. Sed de la muzikpecoj, kiujn ghi disaudigas, nur ch. 5% plachas al mi. Bedaurinde en la FM- kaj DAB+-universo de la malsupr-Vezera regiono estas neniu radioprogramo, en kies fokuso estas indirok’.

Menciindas ankorau COSMO: Pluson per interalie siaj diverslingvaj radiomagazinoj kaj popmuziko tutmonda prezentas ghi — pluson por tiuj, kiuj ghin en la malsupr-Vezera regiono povas ricevi tere ne per FM, sed nur per DAB+.

La plej fresha DAB+-multipleksoro en la malsupr-Vezera regiono estas tiu de kanalo 7D, aktivigita en 2018-06-27. Per 7D estas dissendataj aktuale kvin radioprogramoj; chiuj estas privataj: radioB2 Schlager, Radio Roland kaj Radio Nordseewelle, t. e. numeroj 11, 12 kaj 16 en tabelo 1, plus du pliaj programoj tere riceveblaj ankau per FM chie en la dirita regiono. Tiuj kvin radioprogramoj pleje disaudigas aktualan furoran popmuzikon, t. e. muziko de “Contemporary Hit Radio” (CHR; radio de nuntempaj furorkantoj), au furorkantojn chefe germanlingvajn kun simplaj, ofte ankau sentimentalaj, tekstoj (germane: “Schlager”). Kromajho: Ankau shatantoj de CHR kaj “Schlager” ne nepre gajnis multe per 7D, char aliaj radioprogramoj kun CHR kaj “Schlager” jam riceveblas tere per FM kaj/au DAB+ en la regiono, el ili numeroj 1, 9, 10 kaj 15 de tabelo 1. Nu, eble la pluso de la 7D-radioprogramoj konsistas el pli da region-rilataj novajhoj. Cetere: Estas planata tio, al 7D aldoni Peli One; tio estas privata radioprogramo, en kies fokuso estas hiphop’, soul’ kaj ritmenblus’ kaj kiu per tio chi certe donus pluson al shatantoj de la diritaj muzikghenroj.

Mia konjekto: La farantoj de la privataj enspez-bezonaj programoj de 7D (stato: 2019-01-01) esper-atendas enspezon per reklamklientoj sufichan, nur se la muzikghenroj estas CHR au “Schlager”. Tial por ekz. indirok-shatanto estighis per 7D nek pli da elektebloj nek novaj ofertoj por la persona gusto. Tiu nova DAB+-kanalo ghis nun ne vere donis iun pluson konsidere muzikan diversecon.

Nu, lau la estro de bavara sub-publik-legha programo DAB+ farighas sukceso tamen ghuste “… per ofertoj, kiuj havas unikan vendo-proponon kaj ne dissendighas per FM”. Al tio chi kontrastigas mi tiun studajhon pri la federacia lando Nordrejn-Vestfalujo: Lau la rezulto (p. 6) en 2028 aud-radiofonio per DAB+ estos auskultata notinde malpli, ol per la konkurantaj ricevvojoj FM kaj elsendfluo.

Rilate la programojn riceveblajn tere nur per DAB+ nuntempe statas jene konsidere la federacian landon Bremeno: DAB+, kiel unuan ricevvojon, utiligas ech en la okazo de l’ plej ofte auskultata nur-DAB+-radioprogramo kredeble malpli, ol 2500 auskultantoj (vidu tabelon 2).

Tabelo 2: De mi taksitaj nombroj de radioauskultantoj per diversaj ricevvojoj en Bremen. Bazo de la “Auskultantoj (chiuj ricevvojoj)” estas “MA 2018 AUDIO II UPDATE; parametroj: “Tag” (tago); “14+ Jahre” (homoj aghaj je minimume 14 jaroj); “Bremen”; “Klassisch (KL)”; “Nettoreichweiten” (netaj nombroj de radioauskultantoj). Krome: La kvotojn (68,8% por FM k. c. ) mi prenis el “Digitalisierungsbericht 2018 Audio”, p. 54, figurajho 6. La distribuon al la unuopaj ricevvojoj mi kalkulis proporcie al tiuj kvotoj, krom se la ricevvojo ne disponeblas en Bremeno. Tiaokaze la nombron de la auskultantoj lau tiu ricevvojo mi fiksis al 0.

El tiuj nombroj mi konkludas: Privata enspez-bezona ofertanto de radioprogramo ricevebla tere nur per DAB+ ne nepre povas kalkuli kun tiom da auskultantoj, ke la dissendado per DAB+ ekonomie indas — kaj statas tiel ju pli, des pli nicheca la muzikghenro estas (do ekz. des pli indirokeca).

Tial: Konsidere la pluan disvolvighon de DAB+ en almenau la malsupr-Vezera regiono mi ne esper-atendas rimarkeble pli da elektebloj kaj novajn ofertojn por mia persona gusto.


Pepoj kun “DABplus”

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.