Westphoenizier
Published in

Westphoenizier

Sipdroid: “Lanchi revokon” kaj “Lanchi peran vokon”

Por mi longe unu mistero de Sipdroid estis la PBXes-funkcioj “Lanchi revokon” kaj “Lanchi peran vokon” (vidu figurajhon 1); angle respektive “Trigger callback” kaj “Trigger callthru” kaj krome germane respektive “Callback auslösen” kaj “Callthru auslösen”. Post multe da esplorado mi finfine eltrovis, kiel ili funkcias kaj por kio ili eventuale estas utiligeblaj.

Unu premiso por almenau “Lanchi revokon” estas: Oni devas esti determininta unu el la krozilo-apoj, kiel la defaultan krozilo-apon — tia estu prefere unu el la antauinstalitaj krozilo-apoj.

Figurajho 1: En Sipdroid jen la PBXes-funkcioj “Callback auslösen” (lanchi revokon) kaj “Callthru auslösen” (lanchi peran vokon)

Sugestoj por funkciigado de “Lanchi revokon”

En PBXes oni devas esti kreinta MOBILE Nebenstelle (movtelefonian kromnumeron) kaj indikinta tie che

  • Rufnummer (numero): sian movtelefonian numeron (ghin revokas PBXes), kaj
  • URL: iun signoserion mem difinitan kaj prefere ne tro facile divenebla, ekz. hx49c.

Ghin — post https://www1.pbxes.com/— oni devas esti indikinta en Sipdroid che URL für Callback (URL por revoko); en la fikcia ekzemplo do: https://www1.pbxes.com/hx49c. Krome oni devas esti markinta Callback auslösen (lanchi revokon).

En PBXes oni devas esti argordinta ankau Abgehende Wahlregel (regulon por elironta voko) por — fare de PBXes — voko al la specifita movtelefonia numero.

Por lanchi revokon: Kun la interreto Sipdroid ne devas havi konekton, sed tian jes havu la smartfono. Laubezone en Sipdroid oni do malmarku por chiuj uzataj linioj WLAN verwenden (uzi vifion) kaj/au 3G verwenden (uzi 3G) kaj/au EDGE verwenden (uzi EDGE), char surbaze de la tie metitaj markoj Sipdroid “decidas” pri lancho au ne.

Oni endonu la celnumeron en Sipdroid kaj atendu la revokon al la supre menciita movtelefonia numero. Ghi havu sufiche da signalforto de la movtelefonia reto.

Jen avantaghoj de “Lanchi revokon”:

  • Se la kvalito de la retkonekto ne estas sufiche bona, por rete telefoni, oni anstataue telefonas per la movtelefonia reto — ech tiel, ke la numero rilate la regulon por elironta voko sin montras al la vokito (do ne nepre la numero movtelefonia, sed ekz. fikstelefonia; tio chi eble estas volata).
    Kaj/au:
  • Depende de la kondichoj de la telefonservaj provizantoj povas esti pli malmultekosta tio, voki la celnumeron per “lanchi revokon”, ol voki rekte deire de la movtelefonia numero, char: Oni ja utiligas la movtelefonian reton, sed pagas lau la kondichoj de du rettelefoniaj konektoj, kaj tio eventuale estas pli favorpreza.

Sugestoj por funkciigado de “Lanchi peran vokon”

En PBXes oni devas esti kreinta Eingehende Wahlregel (regulon por eniranta voko) kaj indikinta tie che

  • Nummer des Anrufers (numeron de la vokanto): sian movtelefonian numeron,
  • Amtsleitung (alklienta telefonlinia konekto): la nomon de tiu konekto, kie eniranta voko kauzu peran vokon (la rilata numero estas ekz. 0912345, sed oni ne endonu telefonnumeron, kiel Amtsleitung, sed ties nomon), kaj
  • PIN, ekz. 1234.

Oni devas esti indikinta en Sipdroid che Prefix für Callthru (prefikso por pera voko) jenon (sekvas skemo surbaze de la fikcia ekzemplo):
0912345,1234#.
Krome oni devas esti markinta Callthru auslösen (lanchi peran vokon).
Kaj devas esti agordite che
Anrufeinstellungen (agordoj por voko) — > Bevorzugte Anrufart (preferata apo, por voki): Sipdroid.

En PBXes oni devas esti argordinta ankau Abgehende Wahlregel (regulon por elironta voko) por — fare de PBXes — voko al la specifita Nummer des Anrufers (numero de la vokanto).

Por lanchi peran vokon: Kun la interreto Sipdroid ne devas havi konekton, sed la movtelefonia numero havu sufiche da signalforto de la movtelefonia reto. Laubezone en Sipdroid oni do malmarku por chiuj uzataj linioj WLAN verwenden (uzi vifion) kaj/au 3G verwenden (uzi 3G) kaj/au EDGE verwenden (uzi EDGE), char surbaze de la tie metitaj markoj Sipdroid “decidas” pri lancho au ne.

Oni endonu la celnumeron ne en Sipdroid, sed en la Guglan telefon-apon kaj atendu vochon de PBXes, kiu petas endoni la PIN. Tiun peton oni ignoru, char tio okazas automate fare de PBXes, same kiel la voko al la celnumero.

Cetere: Endoninte la celnumeron en la Guglan telefon-apon, oni eventuale devas tuj igi al si montri apon Sipdroid (laubezone en la Androida montro nome Schwebende Fenster (shvebantaj fenestroj), por sekvi plu la telefonadon.

Jen avantaghoj de “Lanchi peran vokon”:

  • Se la kvalito de la retkonekto ne estas sufiche bona, por rete telefoni, oni anstataue telefonas movtelefonie — ech tiel, ke la numero rilate la regulon por elironta voko sin montras al la vokito (do ne nepre la numero movtelefonia, sed fikstelefonia; tio chi eble estas volata).
    Cetere: Apon Sipdroid mi agordis, ke nur vifion ghi uzu kaj ke ghi estu la preferata apo, por voki. Mi uzas la Guglan telefoni-apon, por endoni la celnumeron. Tial
    a) che vifia konekto Sipdroid ne lanchas peran vokon kaj
    b) che ne estanta vifia konekto Sipdroid lanchas peran vokon.
    Chiuokaze mia fikstelefonia numero sin montras al la vokito.
    Kaj/au:
  • Depende de la kondichoj de la telefonservaj provizantoj povas esti pli malmultekosta tio, voki la celnumeron per “lanchi peran vokon”, ol voki rekte deire de la movtelefonia numero, char: La sumo de la prezoj por voki a) la peran numeron plus b) celnumeron povas esti pli malgranda, ol la prezo de tio, senpere voki la celnumeron.
Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

--

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto

Get the Medium app

A button that says 'Download on the App Store', and if clicked it will lead you to the iOS App store
A button that says 'Get it on, Google Play', and if clicked it will lead you to the Google Play store
Westphoenizier

Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'

More from Medium

How to Get Away from Reading-Slump

Chugging On 🚊

CA Key Management: The Key to Secure IoT Networks

All about the CRODO project Part 4