Westphoenizier
Published in

Westphoenizier

Telefone auskulti novajhojn en Esperanto (testfazo)

Aktualigo (2022-04-13): Sondosiero estas disponigata, sed ghi ne nepre prezentas la aktualan novajhotekston vochlegatan okaze de telefonvoko.
Aktualigo (2022-04-11):
Utiligante aliajn programkodajhajn rimedojn, mi solvis la problemon priskribitan chi-malsupre. Cetere: Jen ghia kauzo.
Aktualigo (2022-04-08):
Mi konstatis, ke la teksto ne plu estas legata de virina vocho lau la specifita prononcomaniero, sed de vira vocho lau la angla prononcomaniero, kvankam mi ne modifis la programkodon. Mi petis helpon de Twilio, por solvi la problemon.

Per telefonvoko oni povas auskulti novajhojn en Esperanto. Tiun servon ekfunkciigis mi, kaj ghi povas esti utila, ekzemple kiam oni ne havas konekton kun la interreto au tiun chi pro alia kauzo ne povas uzi. La telefonnumeron oni ekscias pere de tiu retpagho. Sondosiero ne estas disponebla, sed jes ja la skriba novajhoteksto. Donitaj estas ankau ebloj kontakti min por demandoj, sugestoj, spertraportoj kaj komentoj. La afero estas en testfazo. Estas garantio nek pri kontentiga funkciado nek pri la ghusteco de la novajhoj.

Komputila vocho fasonita rekte por Esperanto ne estas disponebla. Tial Amazon Polly.Ewa lautlegas la novajhotekston adaptitan al la prononcreguloj de la pola. Tio estas do provizora solvo.

La novajhoj konsistas el jenaj partoj:

  • La plej nova pepo de Tviter-konto tagesschau_eil (temas pri urgha novajho; tradukon el la germana en Esperanton estas automate farinta la Gugla tradukfunkcio).
  • Kvin kaplinioj de la teleteksta pagho 100 de la 1a germana televidprogramo (la unuaj tri kaplinioj rilatas al gheneralaj aferoj [pleje politikaj]; la lastaj du al sporto; fokuso ofte estas Germanujo; tradukon el la germana en Esperanton estas automate farinta la Gugla tradukfunkcio; ordinare ne temas pri kompletaj frazoj).
  • Marveterraporto surbaze de la porshipira veterprognozo de la brita radio (prognozo estas nur por Germana Golfo; tradukon el la angla en Esperanton estas automate farinta la Gugla tradukfunkcio; ordinare ne temas pri kompletaj frazoj).
  • La unuaj ordinare kvar novajhoj de China Radio Internacia (sen traduko; ordinare temas pri kompletaj frazoj).

La novajhoteksto estas automate aktualigata proksimume chiun kvaran horon. Oni atentu, ke fushaj prononco kaj tradukoj estas eblaj precipe okaze de propraj nomoj kaj mallongigoj. Por eviti vochlegadon de nombroj en la pola, mi programis, ke ili estu lautlegataj ciferon post cifero; tial ordinare perdighas eventualaj decimala komo kaj aliaj signoj neliteraj.

Dum la telefonnumero ankorau estas tia de provkonto (angle: trial account), anoncas tion vocho angle per "You have a trial account ...". (La "You" fakte celas min, ech kiam vokas iu alia.) Fine de tia anonco la vocho diras, ke, por plenumi la programkodon, oni premu ajnan klavon. Tion farinte, oni audas unue liberan signalon; tuj poste la telefonvoko estas alprenata, kaj la komputila vocho lautlegas la novajhojn en Esperanto dufoje.

Por la telefonvoko al la koncerna numero oni pagas lau sia kontrakto. Krome la vochlegado miakonstate konsumas lau minuta takto po USD 0,0085 minute de bonhavajho, kiu komence estis USD 15,00: Per ghi la servo provizis mian provkonton che la ekfunkciigo en 2022-03-12. Mi ankorau ne scias, chu mi iam pliigos tiun bonhavajhon per pago fare de mi kaj — se jes — per kiom. Okaze de jes la telefonnumero ne plu estus tia de provkonto kaj ankau ne plu estus la supre priskribita angla anonco.

Kredeble almenau dum temas pri provkonta telefonnumero, ghin traktas, kiel ne vokeblan au ne validan, miasperte iuj provizantoj de telefonadoservoj, el ili Viber Out, einfach.VoIP (NeXXT Mobile), FreeVoipDeal kaj Blau. Miasperte la vokado funkcias okaze de la provizantoj sipgate, telmy, fonial, Twilio, mobilcom-debitel kaj free-prepaid.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

--

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto

Get the Medium app

A button that says 'Download on the App Store', and if clicked it will lead you to the iOS App store
A button that says 'Get it on, Google Play', and if clicked it will lead you to the Google Play store
Westphoenizier

Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'

More from Medium

Boston in April…Finally

Solvang Wine Tours | Artisan Excursion Wine Tours

Heat Check Herald: Leadership matters, Arizona’s title wart, Texas Tech’s contender status and…

What Is The Part Of A Custom Rubber Keychain?