Tvitero: SMS-e pepi per Integromat kaj sen bezono je propra skriptodosiero

Mi utiligas unu el la SMS-al-retposhto-kluzoj (en tiu chi ekzemplo: TeamMessage) kaj konton che Integromat. Jen kiel la afero funkcias:

  1. De mia_poshtelefona_sms_numero mi sendas al 004915123710560 SMS kun ekz. jeno:
    signosinsekvo@hook.integromat.com abcteksto de la<br>pepocba
    La signosinsekvo estas tiu klarigita en figurajho 2. Per <br> (ne nepra) eblas estigi en la pepo liniosalton (ghin oni ne provu estigi alimaniere, char tio povus malsukcesigi la pepadon). abc kaj cba estas kodajhoj libere elekteblaj kaj estu diferencaj disde tiuj, kiuj eventuale estas elektitaj por aliaj SMS-aplikoj. Tiuj kodajhoj ne videblas en la pepo. — Konsileto: Por aperigi (che)-signon en la pepo, skribu &#64;.
  2. Okazas automate plusendo je tiu SMS, kiel retposhtmesagho, al la Integromat-scenaro priskribita en figurajhoj 1 ghis 5.
  3. Pro tio la koncerna Tviter-konto afishas pepon kun la teksto inter la diritaj kodajhoj.
Figurajho 1: Integromat-scenaro; superrigardo
Figurajho 2: Agordoj por Webhook; post alklako je unue “Add” kaj poste “Save” automate estighas retposhtadreso signosinsekvo@hook.integromat.com
Figurajho 3: Agordoj por “Text parser — Match pattern”. Ne videbla: La malsupra parto montras kampon nome “Text”. Por ghin plenigi, kio nepras, oni devas elekti “Text” (okaze de interalie TeamMessage kaj sms77) au “HTML content” (okaze de interalie Textlocal)
Figurajho 4: Agordoj por “Text parser — HTML to text”
Figurajho 5: Agordoj por Tvitero, “Create a tweet”

— — — — —

Jen pepoj de mi aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

— — — — —

Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj