Utiligi retrostilan tablotelefonon SIM-kartan kombine kun fikstelefonia numero; parto 1

Westphoenizier
Aug 4 · 2 min read

En tiu chi parto 1 mi priskribas, kiel mi uzas tian telefonon (figurajho 1) tiel, ke ghi signalas vokon enirantan al mia fikstelefonia numero. En parto 2 mi priskribas, kiel mi estigas vokon tiel, ke la transsendata numero estas mia fikstelefonia numero. La telefono estas 60s mobile de opis technology.

Figurajho 1: Retrostila tablotelefono, kiu funkcias per SIM-karto

Pasho 1: Por mia fikstelefonia numero mi agordis, ke voko al ghi estu tuj plusendata al numero (cetere fikstelefonia), kiun mi akiris che voip2gsm. (principe taugas ankau fikstelefonia numero akirita che alia provizanto, ekzemple Ventengo).
En mia okazo mia fikstelefonia numero estas de Telekom, kaj per ghia SprachBox (“vochKesto”) mi agordis la tujan plusendon.

Pasho 2: En la retportalo de voip2gsm mi agordis Ringruf (lauvican vokon) tiel, ke voko eniranta estu paralele sendata al Externe Nummer (ekstera numero), nome al la numero asignita al la SIM-karto uzata por la retrostila tablotelefono — farite!
Vidu figurajhon 2.
Okaze de Ventengo anstatau voip2gsm ne estas ebla tio, agordi en la retportalo de Ventengo lauvican vokon. Tial oni tiaokaze devas agordi Parallelruf (paralelan vokon) en PBXes, nome por tiu tiea Nebenstelle (kromnumero), kiu estas kreita por la samtempa signaligado de ekzemple smartfona telefon-apo (Sipdroid au alia); krome en PBXes devas esti kreita Amtsleitung (alklienta telefonlinia konekto) rilate al Ventengo. Celnumero de la Parallelruf (paralela voko) devas esti la SIM-karta numero au — okaze de konflikto kun aliaj agordoj en PBXes — alia telefonnumero, pri kiu estas agordita plusendo al la SIM-karta numero (tia alia telefonnumero povas esti ekzemple alia telefonnumero che Ventengo, char tie eblas agordi plusendon). Por la Parallelruf (paralela voko) devas esti specifita en PBXes konvena Abgehende Wahlregel (regulo por elironta voko) — laubezone ekskluzive por la koncerna telefonnumero per agordo de Besondere Wählfolge (speciala sinsekvo de ciferoj).

Figurajho 2: Lauvica voko (“Ringruf”) en la retportalo de voip2gsm

Eventuala alternativo al la Ringruf de pasho 2 estas tio, agordi che Weiterleitung (plusendo) Parallelruf (paralelan vokon) al la numero asignita al la SIM-karto. (“Eventuala”, char mi ne elprovis tion.)

La agordita paralela voko (lau pasho 2 au la eventuala alternativo) estas sendata paralele al tiu voko, kiu iras al mia Androida smartfono kun apo Sipdroid utiligata kombine kun la telefoniaj servoj PBXes kaj voip2gsm.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.
Westphoenizier

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto

Westphoenizier

Written by

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'

Westphoenizier

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto