Utiligi retrostilan tablotelefonon SIM-kartan kombine kun fikstelefonia numero; parto 2

Westphoenizier
Aug 4 · 3 min read

En tiu chi parto 2 mi priskribas, kiel mi estigas vokon per la dirita telefono (figurajho 1) tiel, ke mia fikstelefonia numero estas transsendata. En parto 1 mi priskribas, kiel mi uzas la telefonon tiel, ke ghi signalas vokon enirantan al mia fikstelefonia numero. La telefono estas 60s mobile de opis technology.

Figurajho 1: Retrostila tablotelefono, kiu funkcias per SIM-karto

Pasho 1: Ensalutinte en la klienta retportalo de telmy, Einstellungen (agordoj), SIP Account (SIP-konto), mi agordis mian fikstelefonian numeron che Welche Nummer soll mitgesendet werden? (kiu numero estu transsendata?).

Pasho 2: En PBXes mi kreis Amtsleitung (alklientan telefonlinian konekton) kun nomo telmy; agordoj: nomo de uzanto: mia_uzantonomo; pasvorto: mia_telmy_pasvorto; servilo au Proxy (prokurilo): sip.telmy.com; registro: nein (nur abgehende Anrufe) (ne [nur elirontaj vokoj]). Vidu figurajhon 2.

Pasho 3: En PBXes mi kreis plian Amtsleitung (alklientan telefonlinian konekton) kun nomo ventengo; agordoj: nomo de uzanto: mia_uzantonomo_che_Ventengo; pasvorto: mia_Ventengo_pasvorto; servilo au Proxy (prokurilo): sip.ventengo.de; registro: ja (eingehende und abgehende Anrufe) (jes [enirantaj kaj elirontaj vokoj]).

Pasho 4: En PBXes mi kreis Eingehende Wahlregel (regulon por eniranta voko) kaj al ghi asignis, kiel Amtsleitung, tiun de pasho 3. Kiel Nummer des Anrufers (numeron de la vokanto), mi entajpis la SIM-kartan telefonnumeron. Ghin mi entajpis ankau, kiel Callback # (revok-numeron); tion mi markis, kiel Sonderziel (specialan celon). Vidu figurajhon 3.
Cetere: La Amtsleitung de pasho 3 nepre povas funkcii por chiu plia Eingehende Wahlregel (regulo por eniranta voko), pri kiu la Nummer des Anrufers (numero de la vokanto) estas alia, ol la SIM-karta telefonnumero, au entute ne specifita.

Pasho 5: Mi kreis Abgehende Wahlregel (regulon por elironta voko), ghin nomis telmy kaj elektis, kiel Leitungssequenz (telefonlinian sinsekvon), la Amtsleitung de pasho 2. Vidu figurajhon 4.

Figurajho 2: Agordoj rilate al pasho 2
Figurajho 3: Agordoj rilate al pasho 4
Figurajho 4: Agordoj rilate al pasho 5

Por estigi vokon, che kiu mia fikstelefonia numero estu transsendata, kiel numero de la vokanto, mi unue vokas mian Ventengo-numeron, atendas kelkajn sekundojn kaj chesigas la telefonajhon. (Miasperte por tiu procedo konsumighas neniom da bonhavajho de mia SIM-karta konto.) Post kelke da sekundoj mia telefono signalas enirantan vokon; tio estas la “callback” (revoko). Ghin mi akceptas, kaj mi audas liberan signalon. Tiam mi endonas la celnumeron, kaj la vok-procedo ekestas. Por tiu procedo la konsumata bonhavajho, kiun mi havas che telmy, estas la prezo por la revoko (fare de telmy) al mia SIM-karta telefonnumero plus la prezo de la voko al la celnumero. Kelkfoje mi audas anoncon Wir beenden jetzt die Verbindung (ni estas chesigontaj la konekton). Tiaokaze mi simple restas en konekto, atendas denovan liberan signalon kaj ree endonas la celnumeron.

En la regulo por la elironta voko (pasho 5) mi elektis telmy, char kombine kun ghi mi povas uzi dual-tonan mult-frekvencan signaladon (DTMF) en mia retrostila tablotelefono, ekzemple kiam mi “parolas” kun vochkomputilo. (Miasperte uzado de DTMF ne funkciis okaze de vok-estigo per Ventengo, FreeVoipDeal kaj DCalling kombine kun la dirita telefono.)

Mi elektas la revok-procedon (“callback”-procedon) anstatau peran telefonadon (“callthrough”) kombine kun Fritz!Box kaj “sipgate basic”-numero, char tiu pera telefonado konsumas proksimume duoble pli da bonhavajho — cetere ne de mia bonhavajh-konto che telmy, sed de mia SIM-karta bonhavajh-konto. (Kromajho: Okaze de la supre menciita pera telefonado funkcias uzado de DTMF, kaj mia fikstelefonia numero estas transsendata.)

Kiam mi ne volas au ne bezonas transsendi mian fikstelefonian numeron, mi uzas la revok-servon ofertatan rekte de telmy: Mi vokas la numeron 00496996754444 (cetere senpage), atendas la anoncon, chesigas la telefonajhon kaj atendas la revokon. Ghin mi akceptas, kaj mi audas liberan signalon. Tiam mi endonas la celnumeron, kaj la vok-procedo ekestas.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.
Westphoenizier

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto

Westphoenizier

Written by

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'

Westphoenizier

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto