Zamenhof pri la h-skribo

Sekvas ekstrakto el lingva respondo donita de Zamenhof kaj temanta “Pri sensupersigna skribo”. Ghi estas prenita el “La Revuo”, 1908, Augusto. La teksto trovighas ankau en la paghoj 47-48 de la libro “Lingvaj respondoj. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. Marmande, Francaj Esperantaj Eldonoj”, eldoninto: Gaston Waringhien (6a eldono de 2002):

La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi “h” anstatau supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankau estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstatau per literoj ordinaraj, au per literoj presaj anstatau skribaj, tiel same ankau neniu povas protesti, se vi skribos per “h” anstatau supersignoj. Sed la demando estas, chu viaj korespondantoj estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun “h” anstatau la pli simpla kun supersignoj. Tio chi sekve estas ne demando de permeso au malpermeso, sed simple demando de gusto ...

Resume: Zamenhof interpretis la Fundamenton tiel, ke h-skribo estas universale uzebla!

— — — — —

Jen pepoj de mi aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

— — — — — 
Miaj pepoj |La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

Like what you read? Give Westphoenizier a round of applause.

From a quick cheer to a standing ovation, clap to show how much you enjoyed this story.