Muŝkalkulanto - Medium
La japana
Mi legis artikolon en la japana pri japanaj な-vortoj. En la japana diskorda grupo, mi demandis pri kial japanoj diras ke tiajn vortoj havas konjugaciojn. La artikolo pli aŭ malpli klarigis la manieron de instruado por な-vortoj en japanaj lernejoj… kaj ke la instruad-maniero ne havas sencon laŭ lingvistiko.
Mi spektis du filmojn ĉi-semajne. La unua estis 若おかみは小学生. Fakte mi tre ŝatis ĉi tiun filmon. Temis pri la bedaŭro post la morto de iu kiun oni amis. Ĝi estas infanfilmo, do la prezentado de la temo ne estas tro malluma. Se Netflix havus subtekstojn por tiu filmo, mi verŝajne studis la dialogon per LingQ, tamen bedaŭrinde Netflix ne havas tion.
La alia filmo kiun mi spektis estis 夜明け告げるルーのうた. Bedaŭrinde, mi ne vere komprenis la filmon. Se mi komprenis ion, ĝi estis nur skizo. Ĉi tiu filmo ankaŭ estas infanfilmo, sed por mi, la vortprovizo kaj la elparolo de la fikciuloj estis multe pli malfacilaj ol en la filmo 若おかみは小学生. Mi spektis ambaŭ filmojn sen subtekstoj ĉar Netflix ne havis tion en la japana. Sed, mi pensas pri re-spektado de 夜明け告げるルーのうた en la angla, tiam denove en la japana por ke mi povu pli bone kompreni ĝin.
Ĉi-semajne, mi atingis celon. Mi nun povas skribi duonon de la oftuzataj kanĝioj. Mi ne konsciis ke tio okazis ĝis mi kalkulis la kvanton de la kanĝioj kiujn mi povas skribi. Mi iom bedaŭras ke mi ne rimarkis ĝin dum tiu tago kiam mi atingis tiun celon. Ĉar mi ne rimarkis ĝin, mi ne festis ĝin.
Esperanto
Mi ludis skribblion kaj mi iom babilis ĉe diskordo.
La hispana
Mi rekomencis la ludon Temtem. Temtem estas videoludo de hispana firmao kiu tre similas al Pokemono. Oni povas ludi ĝin en la angla, sed ĉar ĝi estas de Hispanio, mi penas ludi ĝin en la hispana.
Mi elŝutis studkartaron de hispanaj frazoj. Mi celas studi novan frazon ĉiutage. Ĝi ne estas la ĉefa maniero por mi studi la hispanan, sed mi pensas ke bona studkartaro estos helpema.
La korea
Mi spektis la du plej lastatempajn epizodojn de 우리,사랑했을까. Mi povas pli kaj pli klare aŭdi la nomojn (kaj karesnomojn) de la fikciuloj.
Mi daŭre ekzercis min pri la uzado de la vorteto 까 per la apo Lingodeer.
Aldone mi elŝutis studkartaron de koreaj frazoj kaj komencis studi ĝin. Tiel kiel la hispana, mi studos unu novan karton ĉiutage.
Tokipono
Mi komencis denove studi la lingvon Tokipono hieraŭ. Antaŭe mi lernis esprimi kelkajn facilajn frazojn sed baldaŭ malinteresiĝis pri la lingvo. Mi ankoraŭ ne certas ĉu la lingvo vere interesas min. Mi scias ke mi ŝatas la sonon de la lingvo, kaj la neoficialan skribosistemon sitelen sitelen. Tamen, ŝajne al Tokipono mankas esprimpovo de vera lingvo kaj pro tio mi ankoraŭ ne certas ĉu mi volas studi ĝin. Malgraŭ miaj duboj, por nun Tokipono estas amuza ludilo, tial mi iomete studas ĝin. Mi jam trapasigis mian antaŭan nivelon de la lingvo. Eblas ke mi scios ĝian tutan vortprovizon kaj gramatikon antaŭ ol la venonta semajno.
Lingva lernado (la japana, Esperanto, la hispana, la korea, Tokipono) was originally published in Muŝkalkulanto on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
Lastatempe mi trovis ke mi ne vere volas studi lingvojn, kaj mi eksciis ke tio signifas ke mi senintence elĉerpis min.
Mi ne volas havi iajn feriojn for de lingvoj… Por nun, mia plano simple estas daŭre uzi lingvojn, sed ne forte studi dum eble monato. Mi eble tro legis kaj tro uzis studkartojn. Mi ne diras ke mi tute ne legos aŭ studos, tamen mi ne havos ĉiutagan celon por tio.
La japana
Dum la lastaj du semajnoj, mi spektis du animeajn filmojn. La unua estis 打ち上げ花火、下から見るか？横から見るか？kaj mi pensis ke ĝi estis malbonega. Mi vere volis ŝati tiun filmon, sed ĝi simple estis aĉa, malbela, kaj malkomprenebla. La problemo de malkomprenebleco ne estis pro mia nivelo de la japana… Mi rete trovis multajn plendojn ke la agoj de la fikciuloj ne havas sencon.
La dua estis 小さな英雄… Ĝi estas mallongfilmaro. Komparinte ĝin al打ち上げ花火 kaj 泣きたい私は猫をかぶる, mi ŝatis ĝin. La aro havis 3 mallongajn rakontojn. La unuan: カニーニとカニーノ… mi ne ŝatis. Ĝi estas rakonto de 2 krabidoj… kaj ĝi havas neniun dialogon. Mi simple pensas ke oni ne povas esprimi multe sen tio. Mi tre ŝatis la duan: サムライエッグ. Temis pri juna knabo kiu havas mortigan alergion kontraŭ ovaĵo… Spektante la filmeton, mi tre kortuŝiĝis ĉar kiam ni estis junaj, mia fratino havis tian danĝeran malsanon. Kiam ŝi havis dek jarojn, kuracistoj kuracis ŝian malsanon per kirurgo. Sed mi povas memori tempojn en malsanulejo, aŭ kiam ŝi kiel kvinjaragulo zorgis pri la propra ebla morto. Pro tio, tiu filmeto ŝajnis tre realeca, miaopinie. 透明人間 estis la fina rakonto. Mi ŝatis ĝin, sed ne aparte forte. Temis pri homo nevidebla. Mi komprenas ke la celo de la rakonto estis pri soleco, tamen mi plejparte ŝatis la aspekton de la filmeto… Malgraŭ la nevidebleco de la viro, oni ankoraŭ povas vidi la vestaĵon!
Mi faris konton de myanimelist. Mi esperas trovi pli spektindajn animeojn per tiu retejo. Mi ne vere ŝatas spekti animean televidprogramon, ĉar la kvalito de la movbildoj ofte estas malaltaj. Tial mi plejparte spektas animeajn filmojn, aŭ preferus spekti japanajn dramaojn. Tamen, trovi dramaojn estas iom malfacile, kaj animeo estas ĉie.
Esperanto
Ĉe la Esperanta diskorda servilo, la estraro donis al mi la rolon de “instruisto” ĉar mi tiom helpas komencantojn.
La korea
Mi lernis pri farado de demandoj… en la korea, oni uzas la vorteton 까 por tio. Ŝajne ĝi funkcias kiel la japana vorteto か… kaj fakte iomtete simile al la Esperanta “ĉu” (sed multaj malsamoj ekzistas inter か aŭ 까 kaj ĉu) La sono de ㄲ iom surprizis min ĉar mi atendis ke ĝi sonus tiel kiel la japana っか sonus… Tamen ĝi estas iom malsama. Mi ankoraŭ ne povas klarigi la malsamon (nek produkti la sonon).
Mia korea amiko spektigis al mi korean televidprogramon kun ŝi… kaj nun tiu programo tute obsedas min! Ĝi nomiĝas 우리,사랑했은까. Kompreneble, mi devis spekti la programon per anglaj subtekstoj. Mi preferas spekti programojn kun neniuj subtekstoj (Esperanto, fojfoje la japana) aŭ subtekstoj en la celaj lingvoj (alivorte, hispanaj subtekstoj aŭ japanaj subtekstoj). Bedaŭrinde, mia kompreno de la korea estas tiom malalta ke mi tute ne kapablas tion. Mi spektis ses epizodojn de la programo, sed verŝajne nur rekonis kvin vortojn: 이, 누나, 네, 아파, 어마… Mi ankaŭ povus momente rekonis kelkajn vortojn el la angla (ekz fighting -> 파이팅) aŭ el la japana (ekz 簡単 ->간단). Ĉar mi komprenas preskaŭ nenion, mi vere provis aŭskulti la elparolon de nomoj. La elparolo de la korea ankoraŭ estas iom mistera. Mi povas legi la literojn, sed la sonoj kaj literoj ŝajne neniam taŭgas. Kaj mi pensas ke per zorge aŭskulti nomojn, mi iom proksimiĝas kompreni tion.
Lingva elĉerpiĝo was originally published in Muŝkalkulanto on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
Mia deprimo daŭras. Mi aldone perdis kelkajn studhorojn ĉi-semajne pro vundo ĉe mia okulo. Ia insekto mordis la vizaĝon, kaj ĝi ŝvelis ĝis mi ne plu povis malfermi la dekstran okulon. Pro tio, mi eble studis nenion dum du tuttagoj!
Mi legis ion interesan ĉi-semajne. Pasu duono de la tempo kiel lernanto, kaj la alia duono kiel spertulo. Alivorte, serioze studi gramatikon, sed ankaŭ uzi la lingvon tiel kiel vi uzus ĝin se vi jam flue parolus ĝin
La japana
Laŭ Anki mi scias 1009 el 2136 kanĝioj, kaj laŭ LingQ mi scias 4357 vortojn.
Pri studkartoj, mi pensas ke mi trovis la solvon de la antaŭe diskutita problemo. LingQ aŭtomate faras studkartojn dum mi legas, sed antaŭe mi pensis ke ili estas senutilaj. Tamen, per multaj ŝanĝoj de la agordoj, mi pensas ke mi trovis manieron por ili estu utilaj.
La unua problemo pri la kartoj de LingQ estas ke multaj specoj ekzistas, kaj kelkaj estas tro facilaj, sed aliaj estas tro malfacilaj. Ekzemple: karto kiu permesas al mi elektu la pravan respondon el kvar elektoj estas tro facila. Karto kiu postulas ke mi divenu japanan vorton per nur ĝia angla traduko estas tro malfacila. Senĉesa kvanto de tro facilaj aŭ tro malfacilaj kartoj ne estas bona uzo de mia tempo. Per limado de la specoj de kartoj, nun mi ricevos nur tiujn kartojn kiuj estas nek tro facilaj nek tro malfacilaj.
Alia problemo: per uzo de LingQ, ĉiom da miaj nesciataj vortoj havas rangon, inter unu kaj kvin. Sed, la signifo de kvin estas ke mi nun scias la vorton. Sed LingQ ankoraŭ volas montri al mi kvinrangajn kartojn. La solvo ĉi tie estis apliki filtrilon kontraŭ kvinrangaj kartoj. Nun mi nur studos nesciatajn vortojn.
La fina problemo: eble ĉar mi ofte uzas LingQ poŝtelefone, miaj unurangaj kartoj (alivorte: tute nesciataj kartoj) havas multajn nevortojn inter la kartoj. Mi pensas ke iel mi kreas ilin per uzo de tuŝekrano. La solvo estas same kiel la antaŭa: apliki filtrilon kontraŭ unurangaj kartoj. Dum mi legas, unurangaj kartoj fariĝos durangaj kartoj, kaj post tiam mi aparte studos ilin.
Espereble, per ĉi tiuj solvoj, la kartoj estos uzeblaj kaj mi daŭre nur uzos Ankion por kanĝioj.
Mi legis du ĉapitrojn de 国語文法 sed nur duono de unu ĉapitro de 三姉妹探偵団. Mi aldone spektis la filmon 泣きたい私は猫をかぶる. Mi ne ŝatis la filmon. Mi pensis ke la heroino estas ia frenezulo, kaj ŝia amato eble devus kuri for de ŝi. Mi trovis min esperante ke la malheroo venku. Mi ankaŭ ricevis donacon kiu rilatas al la japana: mia edzo donis al mi la komikson 名探偵コナン. Li aĉetis ĝin de Japanio por mia naskiĝtago, sed ĝi ne alvenis pro kronviruso. Sed, hieraŭ ĝi finfine alvenis! Mi celas legi ĝin senvortare, ĉar mi jam uzas vortaron por 国語文法 kaj 三姉妹探偵団. Mi aldone aŭskultis epizodojn de Nihongo con Teppei, kaj la novan epizodon de 朗読男女5分で聞けるオリジナル物語.
Esperanto
Mi partoprenis en babilejoj kaj mi legis la 13an ĉapitron de “Ĉu vi kuiras ĉine?” Mi helpis komencantojn.
La hispana
Laŭ LingQ mi scias 2054 vortojn. Mi iomete legis, kaj mi iomete aŭskultis Spanishpodcast.net. La epizodo pri hispanaj idiotismoj de suerte plej interesis min.
La korea
Mi ŝanĝis la agordojn de Lingodeer, do nun kiam mi studos la korean, mi studos ĝin per la japana lingvo. Aldone mi spektis kelkajn japanajn jutubajn filmetojn pri la korea.
Lastatempa lingvostudo (JA, EO, ES, KO) was originally published in Muŝkalkulanto on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
Lingvostudo — Malfacilaĵoj
Pri lingvoj, mi ne multe progresis dum la pasintaj du semajnoj. Multaj aferoj okazis lastatempe. Unue, ni atingis novan hundidon kaj ŝi havas nur 8 semajnojn. Due, granda projekto okazis ĉe mia laborejo kaj ĝi nur finiĝis hieraŭ. Trie, eble ĉar tro da aferoj okazas samtempe, mi tre suferas de deprimo lastatempe.
Pasintsemajne, mi iom pensis ke nun la japana, esperanto, kaj la hispana enuigas min. Mi iom konsideris studi aliajn lingvojn, plejparte aliajn planlingvojn. Aparte Globasa, Lidepla, kaj Pandunia interesis min sed ankaŭ mi pensis pri kelkaj naturaj lingvoj — la ĉina, la germana, la sveda, la haitia… Mi eĉ komencis fari studkartaron de Globasa. Sed por nun, mi decidis ne aldoni alian lingvon. Mi ne havas sufiĉe da tempo por alia lingvo, kaj mi scias ke mia amo por la japana, la hispana, kaj Esperanto revenos kiam la deprimo malfortiĝos. Aldone, pli kaj pli mi volas daŭre studi la korean. Mia bona amiko parolas ĝin denaske, kaj la similoj al la japana estas tre interesaj.
La japana
Laŭ Anki, mi nun scias 966 el la oftuzataj kanĝioj. Mi multe pensis pri studkartoj lastatempe. Mi ŝanĝis la agordojn por Anki por ke tiam kiam mi forgesos karton, la programo ne tiom punos min. Aldone, mi scias ke mi devus uzi la programon ne nur por kanĝioj, sed ankaŭ por la vortprovizo. Sed, mi pigras kaj tial mi pensas ke mi ne komencos uzi Anki tiel ĝis post mi lernos ĉiom el la kanĝioj.
Laŭ LinQ, mi scias 4524 vortojn. Mi ne legis multe lastatempe. Mi legis pri la gramatiko de la japana en la japana ĉe 国語文法. Mi komprenis la ĉapitron kiun mi legis, sed nun mi ne vere povas priskribi tion kion mi legis esperante. Mi supozas ke oni povus diri ke mi legis pri gramatikaj komplementoj. Oni povas fiksi komplementon ĉe aŭ subjekto aŭ predikato. Strange, komo povas ŝanĝi la lokon kie komplimento fiksiĝas!
男の子は泣きながら走る女の子を追いかけた。
Dum li ploris, la knabo ĉasis kurantan knabinon.
男の子は、泣きながら走る女の子を追いかけた。
La knabo ĉasis knabinon kiu ploris dum kurado.
Mi konscias ke tiaj aferoj ekzistas ankaŭ en mia denaska angla… sed kompreni la ideon per la japana estis tre malfacile.
Mi aŭskultis muuuuuuultajn epizodojn de la podkasto Nihongo Con Teppei. La plej interesa epizodo kiujn mi aŭskultis temis pri kiam Teppei uzas la retejon Italki por instrui la japanan al siaj aŭskultantoj. La aŭskultantoj de lia podkasto ofte iom surpriziĝas kiam ili komencas lecionojn kun Teppei, ĉar ilia mensa bildo de Teppei kaj la realo de Teppei malsamas.
Mia menskuracisto volas ke mi serĉu japanon por lingva interŝanĝo.
Esperanto
Mi ne vere studis Esperanton lastatempe. Mi parolis kun homoj en babilejoj, kaj mi ludis ludon kun aliuloj ĉe skribbl.io. Mi iomete legis, sed ne de la libro Ĉu vi kuiras ĉine? …Anstataŭ, mi legis la manifeston de Raŭmo. Mi pensas ke mi ŝatus legi pliajn tiajn dokumentojn. Oni foje parolas pri Raŭmismo aŭ Finvenkismo… Mi supozas ke per legado de la historiaj dokumentoj, mi pli bone povas kompreni esperantan kulturon.
La hispana
Laŭ LinQ, mi scias 1888 vortojn en la hispana. Mi legis nur iomete, sed mi aŭskultis kelkajn epizodojn de la podkasto Spanishpodcast.net. Iu demandis al mi: “Kial vi ne vere provas paroli la hispanan?” Mi pensis pri tio, kaj aliĝis al diskorda servilo por lernantoj de la hispana. Tamen mi ankoraŭ ne vere uzis ĝin.
Jen nia du hundoj:
Lingvostudo — Malfacilaĵoj was originally published in Muŝkalkulanto on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
La japana
Laŭ Anki mi scipovas skribi 912 el la 2136 oftuzataj kanĝioj, kaj laŭ Linq mi scias 4219 japanajn vortojn.
Mi finis legi la sepan ĉapitron de la libro 三姉妹探偵団. Antaŭe mi ŝatis la fikciulon Ajako, sed ĉi-ĉapitre ŝi ĝenis min. Verŝajne ĉar ŝi komencis amrilaton kun la edzo de aliulo, kaj mi pensas ke tiu edzo fakte estas la murdisto.
Mi pli aŭskultis la podkaston Nihongo con Teppei. Li havas podkastojn por kaj komencantoj kaj progresantoj, tamen mi mem ne vere povas aŭdi malsamon en la niveloj de liaj podkastoj. Ŝajne, la ĉefa malsamo estas ke la podkastoj por progresantoj estas pli longaj.
Ĉar legi PMEG tre helpis min pri Esperanto, mi komencis legi la retejon 国語文法. Ĉi-semajne mi legis la ĉapitron pri subjekto kaj predikato. Por mi, la japana predikato estis tre malfacila afero. En frazo kiel, “Mi volas ami vin” esperante kaj angle la predikato estus “volas ami vin.” Tamen, japane nur “volas ami” estus la predikato. Alivorte, la japana predikato nur estas ĉefverboj kaj helpverboj.
Esperanto
Mi legis la 12an ĉapitron de Ĉu vi kuiras ĉine? Mi esperas ke iutage nia kara detektivo ne plu parolos pri la sanktavala dialekto. La verkisto prezentis alian suspektaton denove. Mi preferus ke la rakonto progresus anstataŭ havi pliajn suspektatojn.
Aldone, mi aŭskultis la podkaston Kern.punkto, ludis ĉe skribbl.io kaj… komencis blogon en Esperanto!
La hispana
Laŭ Linq mi scias 1785 vortojn.
Mi aŭskultis la podkaston Spanishpodcast.net kaj legis la libron Esperanza renace. Mi tre ŝatas Spanishpodcast.net sed mi pensas ke eble ĝi estas super mia nivelo. Mi aŭskultas kaj komprenas vortojn, sed ne ideojn. Espereble, post iom da tempo, la cerbo komencos kunigi vortojn en frazojn tiam ideojn.
La rakonto en Esperanza renace finfine komenciĝis. Ŝia patro mortis, ŝia domo brulis, kaj nun ŝi translokiĝos usonen. Finfine interesaj aferoj okazas en ĉi tiu libro.
La ĉisemajna progreso de mia lingvostudo…(la japana, esperanto, la hispana) was originally published in Muŝkalkulanto on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
Saluton. Mi estas Lilia. Mi esperantistiĝis en la jaro 2015. Mi estas usonano, kaj mi estas en la tria jardeko de mia vivo. Miaj interesoj estas diversaj, sed miaj ĉefaj ŝatokupoj estas lingvostudo, desegnado, kaj videoludado.
Mi komencis blogon ĉefe por ekzerci min en Esperanto. Krom ekzerciĝo, mi aldone volas publike skribi miajn celojn. Per publika skribado de tio, mi pensas ke mi ne rezignos ilin. Tia praktiko jam tre helpis min pri lingvostudo. Mi havas tian taglibron de celoj pri lingvostudo en la angla. Sed, mi pensis ke skribi tion esperante pli bonus. Kaj, se tio helpus min pri lingvostudo, kial ne ankaŭ blogi pri miaj aliaj celoj?
Mi havas multajn celojn. Pri lingvoj, mi volas lerni la japanan, la hispanan, kaj eble aliajn. Mi havas meznivelon en la japana, kaj baznivelon en la hispana. Fojfoje ankaŭ la korean mi studas, sed ne tiom serioze. Kompreneble, mi ŝatus plibonigi mian regon de ankaŭ Esperanto.
Mi volas lerni la japanan ĉar mi loĝis en Tokio du jarojn kaj mi tre ŝatis la kulturon kaj la lingvon. Kaj la hispana interesas min ĉar ĝi estas oftega lingvo en la urbo kie mi loĝas. Mi havas bonan amikon kiu estas koreaparolanto kaj mi ŝatus lerni pli da la lingvo por tiu kialo. Sed, kaj la japana kaj la korea estas tre malfacilaj lingvoj, kaj mi ne pensas ke mi povas serioze studi ambaŭ samtempe.
Krom lingvostudo, mia plej grava celo nuntempe estas maldikiĝo. Mi volas perdi pezon por saniĝi. Mi havas antaŭdiabeton, sed per dietado mi povas ŝanĝi tion. Por maldikiĝi, mi provas promeni ĉiutage kaj mi kalkulas kaloriojn. Mi havas kelkajn malsanojn kiuj malfaciligas maldikiĝon. Ĉefe, mi ne povas eliri eksteren dum la tago. Mi havas gravan haŭtproblemon kaj por mi la suno estas danĝera. Aldone, mi suferas de deprimo kiu malinstigas min.
Pro la deprimo, mi ne plu ofte desegnas bildojn. Mi volas ke mi rekomencu kutimon de desegnado kaj mi esperas ke iutage mi verku komikson en Esperanto. Por rekomenci la kutimon de artverkado, mi lastatempe aĉetis farbojn kaj penikojn. Kutime, mi desegnis per komputilo, sed eble pentrado inspiros min.
Mi elektis la nomon Muŝkalkulanto el la Proverbaro Esperanta de Zamenhof. Iu kiu kalkulas muŝojn estas sencelema. Mi pensas ke tio estas problemo de mi. Espereble, eĉ muŝkalulanto povas ŝanĝi kaj atingi siajn revojn.
Bonvolu korekti min se mi eraras, kaj mi ĝojus se vi dirus viajn pensojn pri lingvostudo, maldikiĝo, artverkado, aŭ celojn kaj revojn.
Prezentante min al vi was originally published in Muŝkalkulanto on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.