Pri tio, kiel la Akademio de Esperanto (AdE) estas reprezenta por la komunumo de la Esperanto-parolantoj

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
4 min readDec 23, 2017

Reage al demando aperis tiu komento en la retforumo Reddit (sekvas ekstrakto):

Today I looked at the list of members of AdE and I checked with public data the diversity of its members. The average academician is an European man aged 65. More than 90 % of academicians are men, around 70 % of academicians are Europeans and there are 0 Africans at all. I could only find one gay man, but I couldn’t find more queer people, I did find out that at least 10 of the academicians are in other-sex marriages. There is clearly something wrong here, if such an important organization tries to represent the complete diverse community of Esperanto speakers all over the world.

En Esperanto: “Hodiau mi rigardis la liston de membroj de AdE kaj mi kontrolis per publikaj datumoj la diversecon de ghiaj membroj. La meznombra Akademiano estas Europa viro 65-jaragha. Pli ol 90% de la Akademianoj estas viroj, chirkau 70% de la Akademianoj estas Europanoj kaj 0 Afrikanoj entute. Mi povis trovi nur unu gejan viron, sed mi ne povis trovi pliajn kvirajn homojn, mi ja eltrovis, ke almenau 10 el la Akademianoj estas en ali-seksaj edzecoj. Io klare estas maghusta tie, se tia grava organizajho provas reprezenti la kompletan diversan komunumon de Esperanto-parolantoj tutmonde.”

La komentinto ja prave rimarkigas, ke pri AdE io estas malghusta. Sed tiu “io” almenau ne senpere rilatas al de homoj distingiloj, kiel sekso, seksa orientigho, agho kaj geografia deveno. Krome ne apartenas al la celo kaj taskoj de AdE tio, ke ghi lau la diritaj distingiloj reprezentu la komunumon de la Esperanto-parolantoj.

Lau ghia statuto la celo kaj taskoj de AdE kaj ghia procedo okaze de lingvaj demandoj estas tiu (sekvas ekstraktoj):

Artikolo 1. Celo

La Akademio de Esperanto — mallonge indikota per la vorto Akademio — estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ghian evoluon.

La Akademio transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaua “Lingva Komitato” kaj de ghia “Akademio”, kaj daurigas la taskojn de tiuj Lingvaj Institucioj. La Akademio de Esperanto havas juran sidejon en Nederlando lau ties leghoj.

Artikolo 2. Taskoj

La Akademio esploras chiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton. Ghi verkas vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ghi verkas teknikajn terminarojn, au kontrolas kaj aprobas tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj autoroj. Ghi revizias aperintajn verkojn kaj kritikas ilin el lingva vidpunkto. Ghi povas doni premiojn al la autoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj.

La Akademio defendas Esperanton kontrau konkurencaj sistemoj de lingvo interna.

[…]

Artikolo 23. Proceduro

La Akademio solvas la al ghi submetitajn lingvajn demandojn lau la principoj de la “Fundamento de Esperanto” ...

Efektive estas minimume tri aferoj pri AdE, kiuj ne estas en ordo:

  1. Oni ne kun certeco povas supozi, ke chiu membro de AdE prijughas lingvajn demandojn lau tiu §23 (indikajho 1, indikajho 2, indikajho 3, indikajho 4). Oni povus listigi pli da indikajhoj, sed ni nun kontentighu pri la donitaj ekzemploj.
  2. Minimume du membroj de AdE (unu ech estrarano de AdE) publike agas kontrau §2 de ghia statuto per tio, ke ili evoluigas konkurencan varianton de Esperanto, nome “La Bona Lingvo”.
  3. Ne demokratia estas la maniero, lau kiu la membroj de AdE estas elektataj: Simple dirite, ili elektas sin mem (sekvas plia ekstrakto el la statuto): “Artikolo 12. Balotado La membroj de la Akademio estas elektataj de la Akademio mem per absoluta plimulto de la vochdonantoj en sekreta balotado …”

Velger pritraktas interalie la demandon, chu AdE estas “autoritata centra institucio” en la senco de la Antauparolo. Li konkludas jenon (fonto):

La tuta kunteksto do supozigas nin, ke “centra” por Zamenhof iel implicas “demokrata”, “reprezenta”.

Kaj:

Shajnas do, ke la Akademio ne plenumas la kriterion de la Fundamento, char la akademianoj nek estas rekte elektataj de la esperantistaro, nek la internaj elektoj estas almenau poste aprobataj de la kongreso; la Akademio mem elektas siajn membrojn […] sen posta kongresa aprobo. Oni povas, iom pene, pravigi tion, argumentante, ke per silenta interkonsento la esperantistoj aprobis la ghisnunajn elektojn, char la esperantistoj estas konvinkitaj, ke la akademianoj mem estas la plej kompetentaj esperantistoj, kiuj plej bone scias, kiu meritas esti akademiano.

Nu, intertempe oni povas prave pridubi la kompetentecon de iuj membroj de AdE pro la supre donitaj indikajhoj. Tion, ke almenau de 1967 ghis 1974 AdE agis taskokonscie, evidentigas ekzemplodone jeno: la siatempe de AdE oficiale komunikitaj tolerdeklaroj pri kelkaj formoj novaj. Se oni transprenas tion en la nunan tempon, taskokonscia AdE devus serioze konsideri oficiale komuniki tolerdeklarojn pri aktualaj kandidatoj de formoj novaj, kiel ekzemple “firma’o”, “spontan’a”, “meteologi’o” kaj “korus’o”; leginda tiurilate estas BK I 2015-04-14 de Bernhard Pabst.

Tamen pri AdE estas ankau io esperiga:

Ekde 2016 membras en AdE Kirilo Brosch. Pri li oni povas deiri de tio, ke li prijughas lingvajn demandojn surbaze de la normo de Esperanto: Ezemplodone estas resendate al liaj artikoloj “Chu ekzistas normo en Esperanto?”, “Seksa egaligo en la lingvo — laufundamente” kaj krome al tiu lia komento en libera folio.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'