La peticio kun la 20 000 subskriboj ĵus estis sendita al la ministrejo. Ni do esperas ricevi respondon en la venontaj 4 jaroj.
Ĉiuj verkoj estos kompilitaj kaj venditaj en la libro “Poemaro de Falslando 2017”. La temo estas “covfefe”. La venkonto ricevos la plimulton de la mono de la vendoj.
La rezulto ankoraŭ ne estas publike disponebla, tamen ni scias de findindaj fontoj, ke la juna aktivulego de Valencio okupiĝos pri la plej granda junulara asocio.
Duolingo baldaŭ proponos kurson de Tokipono por tiuj, kiuj parolas Esperanton. Tio estas plia sukceso por montri la utilecon de EO.
FEK havos budon dum la festivalo por prezenti Esperanton. La eniro kostas 5€. Ĉiuj Esperantistoj estas bonvenaj. Ne forgesu la ĉapelojn.
Lernu Esperanton kun veraj homoj apud vi! La kurso fakte komenciĝas je 13:30 ĉar ni antaŭvidas ke vi ĉiuj alvenos malfrue.
Faru la vojaĝon kun ni! Ni ne uzos karavanon, sed trajnon. Ni atendas vin en la stacidomo de Pliurbego je la 10a (kun via mono).
Nepre venu, ni havas multajn tabulludojn. Ĉiuj Esperanto-niveloj estas bonvenaj. Tute senpage, kiel kutime.
Ne eblas nuntempe aliĝi al FEK, ĉar nia asocio estas sukcesa kaj havas tro da membroj. Ni do konsilas vin krei vian propran asocion kun la Esperantistoj ĉirkaŭ vi. Por via retejo, ni konsilas Medium, ĝi permesas krei rapide kaj facile artikolan kunlaboran retejon. https://medium.com/falsa-esperanto-klubo
Fek estas moderna klubo de Esperanto kiu troviĝas en Falslando.
Por ĝia retejo, ĝi uzas Medium, kiu estas tre moderna, belaspekta kaj faciluzebla sistemo por…