Saluton. Mi estas Lilia. Mi esperantistiĝis en la jaro 2015. Mi estas usonano, kaj mi estas en la tria jardeko de mia vivo. Miaj interesoj estas diversaj, sed miaj ĉefaj ŝatokupoj estas lingvostudo, desegnado, kaj videoludado.
La japana
Mi legis artikolon en la japana pri japanaj な-vortoj. En la japana diskorda grupo, mi demandis pri kial japanoj diras ke tiajn vortoj havas konjugaciojn. La artikolo pli aŭ…
Pri lingvoj, mi ne multe progresis dum la pasintaj du semajnoj. Multaj aferoj okazis lastatempe. Unue, ni atingis novan hundidon kaj ŝi havas nur 8 semajnojn. Due, granda projekto okazis ĉe mia laborejo kaj ĝi nur finiĝis hieraŭ. Trie, eble ĉar tro da aferoj okazas samtempe, mi tre…
Lastatempe mi trovis ke mi ne vere volas studi lingvojn, kaj mi eksciis ke tio signifas ke mi senintence elĉerpis min.
Mi ne volas havi iajn feriojn for de lingvoj… Por nun, mia plano simple estas daŭre uzi lingvojn, sed ne forte studi dum eble monato. Mi eble tro legis…
Laŭ Anki mi scipovas skribi 912 el la 2136 oftuzataj kanĝioj, kaj laŭ Linq mi scias 4219 japanajn vortojn.
Mia deprimo daŭras. Mi aldone perdis kelkajn studhorojn ĉi-semajne pro vundo ĉe mia okulo. Ia insekto mordis la vizaĝon, kaj ĝi ŝvelis ĝis mi ne plu povis malfermi la dekstran okulon. Pro tio, mi eble studis nenion dum du tuttagoj!